
Esperantaj nomoj por bestoj 🌍 #Esperanto #bestnomoj #bestoj
- Tweets1.3K
- Following1.3K
- Followers1.3K
- Likes2.9K

ALT "La manĝebla rano aŭ laga rano ( Pelophylax kl. esculentus ) estas ofta eŭropa hibrido inter Pelophylax lessonae kaj la ridorano ( P. ridibundus )." - "Individuoj genetike proksimaj al P. ridibundus longas 5-9 centimetrojn ( viraj ) aŭ 6-11 centimetrojn ( inaj ). Normalkaze, la dorso havas herboverdan koloron - foje ankaŭ brunan - kun hele verda linio laŭlonge de la dorsomezo ( de la nazpinto ĝis la kloako ) kaj du klare elstarantaj dorsaj glandostrioj. Ankaŭ malhelaj punktoj kaj markoj estas ofte rimarkeblaj." Vikipedio 2022

ALT "La Buĥara markoro, aŭ Tadjika markoro ( Capra falconeri heptneri ) estas endanĝerigita kapro-antilopo, indiĝena de Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio, eble ankaŭ Afganio. Hodiaŭ ĝi troviĝas en malmultaj disaj populacioj, ekzemple en Kugitanga Natura Rezervo en plej orienta Turkmenio. La populacio de la Buĥara markoro estas ĉirkaŭ 5,750 bestoj." Vikipedio (En) 2022

ALT "La Nigravosta leporo aŭ Kalifornia leporo estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj." - "Ĝi estas grizeca en kapo kaj dorso kaj pli helbruna en subaj partoj kun blankecaj makuloj ĉirkaŭ la okuloj kaj la malantaŭa zono de la oreloj, kiuj estas tre disvolvigitaj, kiel ĉe plej parto de leporoj. La pintoj de la oreloj kaj de la vosto estas nigraj, de kie devenas la nomo de la specio. La korpo estas ĉirkaŭ 50 cm longa kaj la pezo estas de ĉirkaŭ 2,5 kg mezaveraĝe kaj ĝenerale 1,5 al 4." Vikipedio 2022

ALT "Vulpa cinikto, ankaŭ nomata, laŭ diversaj lingvoj, Flava mungoto aŭ Ruĝa surikato, estas malgranda mamulo el familio Herpestedoj. Ĝi estas averaĝe 0.5 kilogramojn peza kaj longas ĉirkaŭ 20 centimetrojn. Vulpaj ciniktoj troveblas en vastaj malfermaj areoj de Afriko, de duondezertaj arbustaroj ĝis herbejoj en Angolo, Bocvano, Sud-Afriko, Namibio kaj Zimbabvo." Vikipedio 2022




