esphugp@126.com (@miaardo) profile picture

Esperantisto

Joined December 2024
Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)Photo by esphugp@126.com (@miaardo)
Hodiaŭ estas la 116-a datreveno de la naskiĝo de Fujio EGAMI (1910–1982), japana esperantisto, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, mondkonata pioniro de biokemio, prezidanto kaj direktoro de la Japana Esperanto-Instituto, aŭtoro de La Serĉado de la Vivo.
1
13
Hodiaŭ estas la 90-a datreveno de la naskiĝo de SU Armand (1936–1990), ĉina poeto, tradukisto kaj Esperanto-verkisto. Li scipovis pli ol 20 lingvojn, inkluzive de Esperanto. Liaj originalaj poemoj aperis en pli ol 50 landoj, kaj eldonis tri poemarojn en Esperanto.
5
83
Hodiaŭ estas la 91-a datreveno de la naskiĝo de Gvozden SREDIĆ (1935–2011), serba esperantisto, Esp-instruisto kaj ekonomikisto, prezidanto de la Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj de la Jugoslavia Asocio de Fervojistaj Esperantistoj, aŭtoro de vortaroj kaj lernolibroj en Esperanto.
1
8
108
Hodiaŭ estas la 109-a datreveno de la naskiĝo de Antanas MEKYS (1917–2015), litova ekonomikisto, esperantisto. Li gvidis Esperanto-kursojn en Vilno kaj aliaj lokoj por lernantoj, por klubanoj kaj por junularo, kompilis lernolibrojn por korespondaj, sonbendaj kaj gazetaj kursoj.
1
6
125
Hodiaŭ estas la 137-a datreveno de la naskiĝo de Cecil Charles GOLDSMITH (1889–1972), angla esperantisto, direktoro de UEA, ĝenerala sekretario de Internacia Esperanto-Ligo kaj de Aŭstralia Esperanto-Asocio. En 1937 aperis lia traduko de Murdo en la Orienta Ekspreso.
1
7
177
Antaŭ 55 jaroj, la 15an de novembro, forpasis NAKAGAKI Koĵiro (中垣虎兒郎, 1894–1971), japana pentristo kaj pioniro de la proleta Esperanto-movado.Li instruis Esperanton al koreaj kaj ĉinaj studentoj, verkis 50 Fablojn de Ezopo, tradukis Malsaton en Riĉa Rikolto kaj aliajn.
3
10
253
Hodiaŭ estas la 134-a datreveno de la naskiĝo de SINPAK Au (1892–1973), ĉina magistro pri filozofio kaj profesoro, anarkisto, Esp-instruisto, unu el la pioniroj de la ĉina Esperanto-movado, direktoro de la ŝtata Esperanto-Instituto en Kantono, membro de la Lingva komitato.
8
125
Ĉijare en novembro ni memoras la 110an datrevenon de la naskiĝo de Zhuang Dong (1916–1972), ĉina esperantisto kaj vicĝenerala sekretario de la Ĉina Lingva Reforma Komitato, prezidanto de la Yan'ana Esperantista Ligo, redaktoro de lernolibro kaj la revuo Yan'ana Esperantisto.
1
5
99
Hodiaŭ estas la 124-a datreveno de la naskiĝo de Vladimir VARANKIN (1902–1938), rusa docento pri historio kaj Esp-verkisto, gvidanto de SEU kaj membro de la Lingva Komitato,aŭtoro de fama romano Metropoliteno. Pro falsaj akuzoj dum la Granda Purigo, li estis ekzekutita en 1938.
3
1
12
389
Hodiaŭ estas la 80-a datreveno de la naskiĝo de Maŭro LA TORRE (1946–2010), itala lingvisto, komputikisto kaj membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto de ILEI kaj Esperantisto de la Jaro (2000). En 2014 estis lanĉita la Premio Maŭro La Torre, disdonata ĉiun duan jaron.
1
7
165
Hodiaŭ estas la 143-a datreveno de la naskiĝo de Stanislav KAMARYT (1883–1956), ĉeĥa verkisto, instruisto kaj honora membro de UEA. Pioniro de Esperanto en Ĉeĥoslovakio ekde 1900. Li eldonis Filozofian Vortaron, Historion de la Esp-Movado en Ĉeĥoslovakio kaj aliajn librojn.
1
9
167
Hodiaŭ estas la 160-a datreveno de la naskiĝo de Nikolaj Aleksandroviĉ KAZI-GIREJ (1866–1917), rusa esperantisto kaj ĉefinĝeniero de la Ĉina Orienta Fervojo. Esperantistiĝinte en 1894, prezidanto de la Manĉuria Esperanto-Societo kaj pioniro de la lingvo en Harbino kaj Ŝanhajo.
1
9
148
Hodiaŭ estas la 82-a datreveno de la naskiĝo de István NEMERE (1944–2024), hungara verkisto kaj tradukisto, prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Li verkis 800 librojn kaj estas la aŭtoro kun la plej multaj publikigitaj verkoj. Entute 23 el liaj verkoj aperis en Esperanto.
1
1
7
143
Hodiaŭ estas la 106-a datreveno de la naskiĝo de Josef MURĴAN (1920–2004), israela esperantisto, delegito de UEA kaj vortaristo, instruisto de multaj Esp-kursoj. Li iniciatis, kompilis kaj redaktis Esp-eldonaĵojn, kompilis la Praktikan Vortaron Hebrea-Esperantan kaj aliaj.
1
8
109
Hodiaŭ estas la 102-a datreveno de la naskiĝo de William AULD (1924–2006), skota berkisto, unu el la kandidatoj por la Nobel-premio pri literaturo, vicprezidanto de UEA, prezidanto de la Akademio de Esperanto, unu el la plej influaj figuroj en la evoluo de la Esp-literaturo.
3
11
241
Hodiaŭ estas la 117-a datreveno de la naskiĝo de Ivo Lapenna (1909–1987), kroata juristo kaj elstara oratoro, ĝenerala sekretario kaj prezidanto de UEA,fondinto de la Neŭtrala Esperanto-Movado, kunfondinto de CED kaj havis grandan meriton pri la Unesko-rezolucio de 1954.
1
1
10
230
Hodiaŭ estas la 113-a datreveno de la naskiĝo de Catherine Louise SCHULZE (1913–1999), usona esperantistino kaj elstara subtenanto de Esperanto-instruado, fondinto de la Esp-kursaron ĉe la San-Franciska Ŝtata Universitato. Kun sia edzo donacis tri milionojn da dolaroj al ESF.
2
121
Hodiaŭ estas la 134-a datreveno de la naskiĝo de Zhao Yuanren (1892-1982), ĉina lingvisto, pioniro de la moderna ĉina lingvistiko, estro de Esp-klubo en 1911 ĉe la universitato Cornell. Li scipovis 8 lingvojn kaj 33 ĉinajn dialektojn, kaj estis fervora esperantisto.
1
4
126
Hodiaŭ estas la 134-a datreveno de la naskiĝo de Ernest DREZEN (1892-1937), sovetia interlingvisto. Kiel Ĝenerala sekretario de SEU kaj ĉefa figuro de la sovetia movado, li verkis Historion de la Mondolingvo, sed estis pafekzekutita pro falsaj akuzoj en 1937.
1
9
149
Hodiaŭ estas la 83-a datreveno de la naskiĝo de Luis Jorge SANTOS MORALES (1943-2019), kolombia profesoro, verkisto kaj esperantisto, elstara oratoro, prezidanto de la KEL, kaj verkis serion da lerniloj por hispanparolantoj. Oni eblas aŭskulti liajn laŭtlegadojn en lia podkasto.
1
1
7
160